Pinglecaj inkludaĵoj de silimanito kaj apatito en kvarco de iuj granitoj en moldanubia batolito

V. Procházka

(esperanta resumo al ĉeĥlingva artikolo en Acta Mus. Meridionale, 49, p. 13-15).

En kvarco en la plej acidaj granitoj de la Melechov- kaj Čeřínek- masivoj en la moldanubia batolito abundas pinglecaj inkludaĵoj de silimanito kaj apatito; la kvanto de tiaj pingloj en Stvořidla granito povas esti pli ol 10000 en unu kvarc-kristalo (malpli granda ol 2 mm). Silimanito formas relative dikajn (> 1 μm) pinglojn, dum apatito ofte tre maldikajn, kiuj povas identiĝi sole elektron-mikrosonde. Tia formo de apatito kontrastas kun la plejparto de apatito en la rokaĵoj kaj indikas rapidan kristaliĝon, aŭ epitakson. La inkludaĵoj koncentriĝas en relative maldika zono proksime al la rando de la kvarc-grajnoj. La katodo-luminesko de la kvarco estas malforta kaj indikas negravan zonecon, kaj la almiksaĵoj en kvarco (Al, Ti) ne estas altgradaj; sekve la elmiksiĝo de Al2O3 el kvarco ne povas ekspliki la abundecon de silimanit-inkludaĵoj.

Ankaǔ en la malpli acida lipnica granito abundas tre maldikajn pinglecaj inkludaĵoj en kvarco. Iliaj optikecoj konformas al silimanito.

Bildo 1 >>>

Bildo 2 >>>

Bildo 3 >>>

Bildo 4 >>>