Sborník Jihočeského muzea v Českých Budějovicích, Přírodní vědy 48 (2008), 33-43.

Monazito en iuj rokaĵoj el Moldanubio kaj Moldanubia batolito kaj efikoj de ĝia radioaktiveco

Václav Procházka1,2

1 Přírodovědecká fakulta Univerzity Karlovy, ÚGMNZ, Albertov 6, CZ-12843 Praha 2
2 Vysoká škola Chemicko-Technologická, Ústav skla a keramiky, Technická 5, CZ-16628  Praha 6, vaclav.prochazka@vscht.cz

Monazito estas eble ĉie trovebla akcesor-mineralo en granitoj, migmatitoj kaj paragnejsoj de la Moldanubia areo. Oni diskutas mikroprobajn analizojn de monazito el novaj donitaĵoj kaj el literaturo. La monazit-aĝoj pli altaj ol variskaj estas ĝis nun izolaj kaj pro tio problemaj. Mi eksplikas tion por tre signifa aktiveco de fluid-fazo dum la variska metamorfozo kaj fandaĵo; tia fluid-aktiveco estis pli grava ol alta temperaturo.

Oni prezentas manifestaĵojn de la radioaktiveco, kiuj ĝis nun ne estis ekzamenataj. Migrado de elementoj devis okazi en multe pli granda volumeno, ol estas la videble ŝanĝita plej proksima ĉirkaŭaĵo de la radioaktiva grajno. La transporto de substancoj estas eksplikata ĉefe per movado de gaslikvaj inkludaĵoj per dissolviĝo kaj rekristaliĝo de la gastiga mineralo. Kreiĝis „nimboj“ ĉirkaŭantaj la surfacon de monazito ĝis la distanco de proksimume 20 µm, kiuj konsistas ĉefe el argil-mineraloj, eventuale ankaŭ sulfidoj kaj/aŭ Fe-hidroksidoj. Eblaj manieroj, kiel la radioaktiva grajno povas „altiri“ fluidojn, inkludas efikadon de punkta varmofonto kaj meĥanikan tension en damaĝita kristalo, kio subtenas formiĝon de fendaĵoj. Iufoje monazito estis detruita kaj substituita per ĝis nun ne specifita fosfato, enhavanta verŝajne ankaŭ anionojn OH-, eventuale ankaŭ SO42-.

Ĥemiaj reakcioj povas konsumi vastan energi-kvanton el nukleaj transformoj, kio estas neglektata en ĝisnunaj kalkuloj de varmoproduktado per la radioaktiveco de rokaĵoj.


Titolo en la origina lingvo (ĉeĥa): Monazit v některých horninách moldanubika a centrálního masívu a účinky jeho radioaktivity. Resumoj: ĉeĥa, angla, germana, esperanta.

aŭtoro >>>

ĵurnalo >>>

eldonisto >>>