APLIKO DE LA
PRINCIPO DE BIOLOGIA AKTUALISMO AL LA STUDO DE FOSILIAJ BRIOZOOJ
Endre Dudich jr
/Hungario/
La auxtoro pritraktas
la rolon de la aktualisma principo kaj la eblecojn de gxia apliko al
paleobiologio, en la terenoj de anatomio, fiziologio, ontogenio, filogenio,
ekologio kaj cenologio, speciale konsiderante la mozaikan evoluon. Li prezentas
la konkludojn fareblajn pri la briozooj, konsiderante iliajn ecojn primitivajn,
sekundane diferencigitajn kaj terciare reduktitajn. Li resumas la gxenrealajn
tendencojn de la briotoa filogenezo kaj formulas la t.n. Astogenesan regulon,
kiu konstatas similecon de kolonievoluo al la filogenezo. Du floradperiodoj
estas konstatitaj, nome la paleobriozoa fazo /ordovidio-permio/ kaj la
neobriozoa fazo /jxuraso-holoceno/, kun konkurado de duordoj /Trepostomata –
Cryptostomata, resp Cyclostomata-Cheilostomata/. Ekzemploj estas
donitaj je la ekologiaj kaj cenologiaj konkludoj el la supraeocena briozoa
tavolaro de Budan Montaro.
A BIOLÓGIAI
AKTUALIZMUS ELVENÉK ALKALMAZÁSA FOSSZILIS BRYOZOÁKRA