Paleobiologio kaj fosilioj de la centra Bohemio
 
Aŭtoro de la teksto: Václav Procházka (2002), ĉefe laŭ lekcioj kaj popular-scienca literaturo de la profesoro Ivo Chlupáč (1931-2002); esperantigis Dr. Josef Kavka.

Proteozoiko

La nemetamorfita proterozoiko kaj malsupra paleozoiko en centra Bohemio formas la tektonostratigrafian unuon Barandion (Barrandien). En Barandio estas reprezentitaj sole rokaĵoj el parto de proteozoiko pli juna. Ties maraj sedimentoj enhavas nur mikroskopiajn fosiliojn de algoj, cianofitoj kaj bakterioj.

 

Paleozoiko

Kambrio

            La unuaj rokaĵoj el kambrio aperas en la montaro Berdoj (Brdy), jam el la malsupra kambrio nialanda devenas la plej aĝa trovejo de makroskopiaj fosiliaro: en la t.n. pasekaj ardezoj /nomitaj laŭ la vilaĝo Domikální Paseky/ oni trovis restaĵojn de algoj kaj akvo-animaloj (ĉefe la artropodo Kodymirus Vagans), pri kiuj baldaŭ montriĝis unikeco eĉ mondskala. Temas pri la plej aĝaj organismoj vivintaj en medio alia ol mara - verŝajne en akvo duonsala aŭ eĉ dolĉa.

            La faŭno el la berda kambrio malsupra ne kontinuis - laŭ nia ĝisnuna scio. Tamen, dum la meza kambrio partoj de Barandio fariĝis denove submaraj: ties sediment-restoj aperas surtere en la ĉirkaŭaĵo de Skrijo /Skryje/ kaj Jinco /Jince/. Jam delonge famiĝis la riĉaj fosili-trovejoj precipe de trilobitoj. La tipaj trilobitoj el la skrija kambrio estas hidrocefalo /Hydrocephalus/, ekaparadoksido /Ecaparadoxides/ aŭ elipsocefalo /Ellipsocephalus/, el la jinca kambrio paradoksido /Paradoxides/, konokorifo /Conocorypha/ k.a. La trilobitoj demetadis sian karapacon kelkfoje dum sia vivo, do ni povas trovi eĉ pluron da kompletaj fosilioj de la sama individuo. Pluaj gravaj grupoj estis eĥinodermatoj, braĥiopodoj /Brachiopoda/, hiolitoj /Hyolita/. La maro denove regresis jam dum la meza kambrio.

 

Ordovicio

            Nelonge post la komenco de ordovicio revenis al ni la maro, ĉi-foje iom post iom inundante la tutan teritorion de Barandio. La vivo tiutempa similis al la kambria, sed nova estis disvastiĝo de la graptolitoj /Graptolitha/. Ĉi-tiuj kuriozaj animaloj apartenantaj al la tilono de hemiĥorduloj /Hemichordata/ faris longajn kolonion - rabdosomojn - kiuj eventuale kuniĝadis al pli komplikaj formaĵoj.

            Poiome plimultiĝis animalgrupoj, vivantaj ĝis unutempe, ekz. bivalvuloj kaj gastropodoj. En la marfundan sablon sin kaŝadis vermoj k.s. Iuj sablotavoloj pli poste transformiĝis en kvarcitojn, kiuj apartenas nuntempe al la rokaĵoj plej duraj. Tamen, spuroj post aktivado - t.n. iĥnofosilioj - de vermoj aŭ aliaj animaloj restas en ili ĝis hodiaŭ. Inter la plej famaj temas pri la vertikalaj koridoretoj de la vermo-genro skolito /Skolithos/.

            Nia maro ordovicia ne estis varma /Bohemia masivo tiam eble troviĝis sur 50-60° de la suda latitudo/. Tiaj cirkonstancoj konvenis al negranda nombro de animal-specioj. Tial en la bohemia ordovicio ekzistas nur basa faŭndiverseco. Tamen validas, ke fosili-trovejoj en Barandio estas eksterordinare riĉaj je nombro de individuoj. Fine de ordovicio ekzistas pruvoj pri fenomenoj glacialaj, kies alveno kaj rapida regreso kaŭzis pereon precipe de trilobitoj kaj braĥiopodoj.

 

Silurio

            Danke al plivarmiĝo de la klimato kaj la sekva glacidegelado, la maro reprofundiĝis. Malprofundejoj situis ĉefe dekline de submaraj volkanoj. Pli profunde sedimentiĝis graptolit-ardezoj, kiuj estas - laŭnome evidenta - plenaj de fosiliaj graptolit-rabdosomoj. La graptolitoj vivis satfunde aŭ planktone. Tipa por la tuta silurio estas la genro monograpta /Monograptus/ kaj ties parencoj. Vaste aperis ankaŭ graptolitoj pli bizarformaj.

vapenec

            Post la graptolit-ardezoj sekvis kalkecaj ardezoj  eĉ kalkoŝtonoj, ili atestas pri plua klimat-varmiĝado. La plej vastaj fosilioj en kalkoŝtono estas cefalopodoj, braĥiopodoj kaj trilobitoj. La cefalopodoj naŭtiloidaj preskaŭ senlime dominis en la mondoceanoj, ekde ordovicio ĝis devonio, kiam disvastiĝis amonitoj. La plej timigaj predantoj estis artropodoj eŭripteridaj /Arthropoda, Eurypterida/ plus ŝark-antaŭuloj.

            Grave volis ankaŭ krinoidoj /Echinodermata, Crinoidea/. Por la limo inter silurio kaj devonio tipa estis la genro scifokrinito /Scyphocrinites/, kiel krinoida fosilio plej ofte konserviĝas ringaj segmentoj kun la kvinangula truo.

Segmento de krinoido (reala diametro ĉ. 3-4 mm). Foto de Pavel Čáp.

lilijice

            El silurio devenas ankaŭ la plej aĝaj organismoj eksterakvaj. Kvankam nialande troviĝas nur sedimentoj maraj, iuj el ili entenas plantorestojn forlavitaj de surseka tero.

 

Devonio

            Dum devonio vaste troviĝis rifoj en Barandio, precipe sur la submaraj vulkanoj /kvankam ĝia aktivado estis jam ĉesanta/. La  hodiaŭa Bohemia masivo jam situis preskaŭ ekvatore. Danke al tio, bone prosperis eĉ la koraloj. Vasta rifkomplekso ekzistis proksime al Konepruso /Koněprusy/ bedaŭrinde egale kun la min-teritorio de la granda ŝton-rompejo Diabla Ŝtuparo /Čertovy schody/. La ĉefa fosiliaro estas braĥiopodoj, cefalopodoj, trilobitoj, bivalvuloj kaj stromatoporoj /Stromatoporoidea/, komence  ankaŭ krinoidoj kaj graptolitoj. Novaĵon prezentis tentakulitoj /tentaculita/. Verŝajne temis pri moluskoj, kies pinglaforman konketon eblas bone observi nur helpe de lenso.

            Dum devonio evoluis ankaŭ plua cefalopoda grupo, nome amonitoj, kiuj dominis enmare  preskaŭ  ĝis la fino de mezozoiko. La plej aĝaj devenas  ĝuste el Barandio. Kompare kun la plejparto de naŭtiloidaj cefalopodoj, ilia konko estis spirale tordita.

            La maro kelkfoje subite iĝis /mal/profunda, kio  ĉiam trafis grupojn sentemajn al formortado, ekz. trilobitojn. La mar-profundiĝo /verŝajne kaŭzita pro degelado de glaciegoj/ kunportis klimat-varmiĝon kaj salec-sinkon; la samo okazas male. Ŝanceliĝado de la mar-nivelo malfavore efikis  ankaŭ sur la koral-rifojn.

            Jam en la meza devonio trafis la centran Bohemion la variscia faltiĝado. La maro rapide regresis kaj sur la leviĝanta kontinento neregis bonaj kondiĉoj por sedimentado. La lastaj mar-tavoloj kreiĝis per rapida material-forlavado desur la kontinento kaj enhavas eĉ plantorestaĵojn de psilofitoj /Psilophyta/ kaj filikopsidoj (= polipodiofitoj).

 

Karbonio

            Post kiam la centra Bohemio refariĝis sektera, inter potenca montaro estiĝis valoj kaj basenoj. Tion atestas sedimentado de tiomaj riveroj, lagoj kaj marĉoj. La tropika klimato estis ankaŭ konsiderinde humida, do favora por kresko de praarbaroj. Dominis tiam sporofitoj, precipe pteridofitoj: likopodiofitoj, ekvizetofitoj kaj polipodiofitoj, kiuj kontraste al la nuntempaj atingadis arbecan kreskon. El la pteridospermofitoj evoluis primitiva pinofitoj. El la vertebrulojkontinente disvastiĝis sole primitivaj amfibioj. La reptilioj troviĝis nur evolu-komence. La ĉefaj loĝantoj de firma tero estis artropodoj, nome araneuloj kaj insektoj. Iuj el ili atingis pli grandajn dimensiojn ol la nuntempaj, ekz la libeluloj de la genro meganeŭro /Meganeura/ havis la flugilspanon eĉ 75cm. En la riveroj abundis fiŝoj kaj krustacoj en etaj kalcikarbonataj konkoj: ostrakodoj.

            Ofte vestareaj praarbaroj transformiĝis al torfejoj, kie arboj karbiĝis. La plej bonkvalita fosiliaro konserviĝis en argiloŝtonoj kaj polvoŝtonoj akompane al tavoloj de karbo.

 karbon

Permio

            En permio okazis fina kuniĝo de la kontinentoj. Bohemia masivo fariĝis nun el multaj teritorioj, kie ekregis sekeco. Al tio nesukcesis adaptiĝi  ĉefe la sporofitoj, poiome substituataj de primitivaj pinofitoj, ekz. kordaitoj /Cordaita/, kies pinglofolioj atingis longecon  eĉ unu decimetran.

            Dum permio sur Bohemia masivo ĉesis sedimentado kaj kun ĝi ligita atesto pri la tiama vivo.

 

Mezozoiko

Triaso,  ĵuraso, malsupra kretaceo

            El tiu ĉi tempo konserviĝis nur malmulte da rokaĵoj en Bohemia masivo, nenio el la ĉirkaŭaĵo de Prago. Ni scias sole, ke tiuloke ekzistis firma tero, kies supermara alteco iom post iom sinkis.

Supra kretaceo

            Unue reaperas dolĉeakvaj sedimentoj, ĉifoje jam senpere proksimaj al maro. El tiu ĉi nelonga temp-intervalo devenas riĉa trovejo de fosiliaj plantoj - jam magnoliofitoj - rande de Prago ĉe Zmrzlík. Aliaj trovejoj famiĝis pro ginkgoacoj /Ginkgoaceae/. Konata estas la genro nehvizdio /Nehvizdya/, nomita laŭ komunumo iom oriente de Prago.

            Dum la t.n. cenomania transgreso, la maro inundis minimume 2/3 de Bohemia masivo. El la pli profundmaraj sedimentoj - ofte ekz. en opokoj - eblas trovi eĉ amonit-konkojn, pli raraj estas fiŝ- kaj  ŝark-restaĵoj. El akvo malpli profunda devenas antaŭ  ĉio bivalvuloj, kies valvoj ankoraŭ konservis siajn kolorojn. Oftas la t.n. surfofacioj: sur pli aĝa dura roko, elstaranta kelkmetre super akvonivelo, konserviĝis iom da sablo, kiu enhavas valvojn /pli rompdifektitan kontraste kun plaĝaj/ ekz Planjano /Plaňany/ aŭ Velimo /Velim/, kiel abundas  ankaŭ  ŝarkodentoj.  Antaŭ la kretace-fino, la maro regresis.

 

Kenozoiko

Terciaro

            Surbaze sedimentoj paleogenaj, precipe el la basenoj de la norda Bohemio, evidentiĝas, ke dum la pli aĝa terciaro regis klimato subtropika; en la  ĉirkaŭaĵo de Prago tiutempaj sedimentoj mankas. Dum la pli juna terciaro /neogeno/ jam fariĝis iom pli frido, kion atestas flaŭro- kaj faŭno-trovaĵoj de ĉi-tie. En Bohemia karsto troviĝas oftaj mamut-ostoj, plej parte de rodentioj /Rodentia/, sed ankaŭ de tapiroj /Tapirus/ kai rinocerotedoj /Rhinocerotidae/; vivis ĉi-loke ankaŭ hipopotamoj  /Hippopotamus/, antilopoj kaj elefantedoj /Elefantidae/, ekz. mastodonto /Mastodon/. La flaŭro estis reprezentata de specioj, hodiaŭ tipaj por pli varma klimato de la milda ĝis subtropika zonoj, kiel ekz. en Norda Ameriko aŭ Azio.

 

Kvartenaro

            La pli aĝa kvartenaro - pleistoceno - komenciĝas kaj finiĝas per glacialo; entute estas distingitaj 6 glacialoj, ligitaj kun disvastiĝo de la kontinenta glaciego el la norda Eŭropo. Dum la glacialoj estis la klimato ne nur frida, sed ankaŭ seka: superregis tie stepoj, al kiuj adekvatis la faŭno: mamuto /Mammuthus/, celodonto antikva /Coelodonta antiquitatis/, rangifero taranda /rangifer tarandus/, ekvo kabala /Equus caballus/, ovibovo mosĥata /Ovibos moschatus/, lupo /Canis lupus/, vulpo polara /Vulpes polaris/, dum la granda parto de pleistoceno ankaŭ urso spelea /Ursus speleus/, krokuto spelea /Crocutus spelaea/. Dum la interglacialoj, foje eĉ pli varmaj kompare kun la nuna tempo, estis ĉi tie arbaroj kun la nunaj flaŭro kaj faŭno, el tiu ĉi ekz. arbara elefanto, kastoro, smilodonto /Smilodon/ eĉ simioj. Atestaj pri la plej frua setlado de homo erekta /Homo erectus/ estas trovitaj ĉe Prezletico /Přezletice/, aĝaj 590.000-750.000 jaroj.

 


<<< datenbazo de la esperanta geologia literaturo