Reguloj por la publikigo en Geochemie a mineralogie

Geochemie a mineralogie akceptas artikolojn, kies ĉefan parton de la enhavo konsistigas novaj informoj. Ne ĉiam devas temi pri novaj datumoj aŭ esploroj, la aldonita valoro povas esti ankaŭ tute nova interpreto. Datumojn indikitajn jam antaŭe (en publikaĵoj aŭ en arkivitaj laboraĵoj, ekz. la diplomaj) estas dezirinde citi por helpi la leganton orientiĝi, male ne dezirinde estas ripeti informojn nur por longigi la tekston. Post interkonsiliĝo kun la redakcio eblas publikigi ankaŭ resumon ("review"), sed tiu devas enhavi konkretan konkludon kaj la originan interpreton.


La devo de la aŭtoro1 estas mencii ĉiujn siajn antaŭajn verkojn pri la koncerna temo (kutime difinita per esplorataj geologiaj unuoj, sed kompreneble por ĝeneralaj artikoloj validos alia difino), inkluzive de tiuj, kiuj estis senditaj por publikigo aliloke. Tio validas ankaŭ por tiuj verkoj, kiam iu ajn el la aŭtoroj de la prezentata artikolo estas membro de aŭtora kolektivo en iu ajn loko. La fontoj estos kolektitaj en la rubriko "koncernaj laboroj", eĉ se en la artikola teksto mem ili ne estos citataj. Deca aŭtoro informos la redakcion pri eventualaj laboroj de konkurencaj aŭtoroj pri la sama temo en la sama aŭ simila teritorio, pri kiuj li aŭ ŝi scias; ankaŭ ili estos envicigitaj en la rubrikon „koncernaj laboroj“. Se la redakcio ekscios pri iu koncerna laboro post publikigo de la artikolo, la citaĵo estos enmetita en la rubrikon kun la rimarkigo "kompletigita fare de la redakcio". La redakcio kompletigos la rubrikon ankaŭ per referencoj pri novaj koncernaj laboroj, kiuj aperis nur post publikigo de la artikolo - ankaŭ tiucele estas dezirinda la kunlaboro de la aŭtoro. La samo validas ankaŭ por laboroj, kiuj la artikolon en Geochemie a mineralogie citas.


Pri respektado de la aŭtoraj rajtoj kaj de aliaj leĝoj koncerne uzon de rezultoj el aliaj verkoj respondecas la aŭtoro.


La artikolo estu verkita prefere en unu el la ĉefaj lingvoj de la gazeto, kiuj estas: ĉeĥa, slovaka, angla, germana, Esperanto, hispana. Akceptataj estos ankaŭ la rusa, franca kaj pola en la resumo. La artikolo estu kompletigita per resumo en alia lingvo ol la ĉefa teksto. La resumo enhavu ĉiujn gravajn novajn informojn, kiujn la artikolo alportas kaj kies signifo ne estas nur loka. La optimuma longeco de la resumo estas 150-350 vortoj. Eblas skribi ankaŭ plurajn resumojn en diversaj lingvoj, inkluzive de tiu, en kiu estas verkita la ĉefa teksto.

Se la ĉefa teksto estos verkita en la rusa, franca aŭ pola lingvoj, ĝi estos subigita al kontrolo ekster la redakcio, eventualajn kostojn pagos la aŭtoro (rimarko: eldonanto de Geochemie a mineralogie estas senprofita organizo, kiu pagatajn servoj ne plenumas).

Aliaj lingvoj estos akceptataj nur post konsultiĝo kun la redakcio, kiu tiukaze postulos, ke la aŭtoro prizorgu tradukon al unu el la ĉefaj lingvoj de la gazeto (la tradukon oni rajtas, sed ne havas devon publikigi) ĉe fidinda tradukista subjekto (ekz. ĉe ŝtataj geologiaj servoj).


Pri la publikigo de la kontribuoj decidas la respondeca redaktoro. Ĉiuj kontribuaĵoj estas prijuĝataj de la redakcio, kiu rajtas, sed ne havas devon, sendi ilin al eksteraj recenzantoj. Se la redakcio akceptas la artikolon por plua prilaboro, preskaŭ certe ĝi akordiĝos kun la aŭtoro. La nomoj de eventualaj recenzintoj estos publikigitaj ĉe la artikolo. Se la redakcio decidos ne publikigi la artikolon surbaze de prijuĝo de oponanto(j), laŭ deziro de la aŭtoro povas esti publikigita la resumo de la artikolo kun la nomo de la oponanto; la resumo rajtas konsisti ne pli multe ol el 400 vortoj, enhavi unu bildon kaj esti verkita maksimume en du lingvoj.

Por recenzado ne estas sendataj:

  1. kontribuoj, inter kies aŭtoroj estas redakciano,

  2. kontribuoj, kies aŭtoro deklaris, ke la ĉefan parton de la enhavo li planas publikigi ankaŭ aliloke post certa tempo,

  3. kontribuoj, ĉe kiuj la redakcio opinias, ke la recenzo ne alportus ion principan (ĉar ekz. iu redakciano mem ekspertas pri la temo).

Eblas sendi ankaŭ artikolojn, kies publikigo en alia gazeto estis rifuzita. La aŭtoro devas la redakcion informi pri tiu fakto kaj pri la motivoj de la rifuzo, se eble ankaŭ liveri la prijuĝojn de la oponantoj, se ili ekzistas en skriba formo kaj se la redakcio de tiu gazeto tion ebligos.


Se la aŭtoro intencas la esencan parton de la enhavo publikigi future ankaŭ aliloke, li devas atentigi pri tio samtempe kun sendo de la artikolo, ne pli malfrue. Ne gravas, ĉu la futura publikigo estas planata en la sama aŭ alia lingvo. Kontribuon al Geochemie a mineralogie necesas konsideri plenvalora publikaĵo, pri kiu la aŭtoro devas informi la eldoniston, ĉe kiu li volas la esencan parton de la rezultoj denove publikigi (kaj kompreneble devas la publikaĵon en Geochemie a mineralogie ankaŭ citi). Se li ne faros tion, la eldonanto de Geochemie a mineralogie neniukaze portas respondecon pri eventualaj postsekvoj.

La kontribuaĵo povas esti sendita en ĉiu ajn bone legebla formo (ankaŭ sur papero); ĉe bildoj la aŭtoro indikos sian proponon de grandeco. Bonvenaj estas koloraj bildoj. Se la redakcio decidos pozitive pri la akcepto, la adaptita kontribuaĵo devas esti sendita en elektronika formo kun formato reduktita je plej necesa grado kaj kun aranĝo de citaĵoj laŭ la reguloj de la gazeto (vidu la unuan artikolon). Por certigi senprobleman funkciadon de la diakritiko bonvolu uzi Unicode (UTF-8). Se vi povas elekti inter pluraj editoraj programoj, bonvolu prikonsideri, ke la html-kodo de la dosiero estu kiom eble plej simpla.


Escepte povas esti publikigita anakŭ skanaĵo de bonaspekta teksto sur papero (skanadon la redakcio povas prizorgi senpage), sed tiukaze la teksto ne estos trovebla de retaj serĉiloj (krom la resumo kun maks. 350 signoj, kiun la redakcio prizorgos ankaŭ).


Se la kontribuaĵo superus 3 MB, eblas redukti la grandecon de bildoj post konsultiĝo kun la aŭtoro.


La kontribuo devas enhavi ligojn al retejoj kun ĉiuj fontoj, cititaj en la listo de literaturo kaj kiuj estas en la interreto laŭleĝe disponigitaj (almenaŭ la resumoj); sufiĉas mencii la ligojn, alireblajn rete de ĉiu ajn loko, ekz. hejmpaĝojn de gazetoj (bonvenaj estos ankaŭ ligoj al plenaj tekstoj, alireblaj nur ĉe certaj institucioj por ilia interna bezono - la redakcio povos verifi la informojn). Ni petas plenan titolon de la ligo, por ke la dokumento estu serĉebla en al paĝoj de la institucio, eĉ se ŝanĝiĝus la reta adreso. Ankaŭ ĉi-rilate povas la redakcio helpi al aŭtoroj malpli spertaj komputile.



La aŭtoro indikos sian plenan nomon, poŝtan kaj retan adresojn kaj nomon de sia laborejo (instituto), se li laboras en geologiaj aŭ ĥemiaj fakoj aŭ en fiziko de solidaj substancoj, gemologio k.s. Ĉe la ceteraj aŭtoroj oni ne indikas ret-adreson, ankaŭ la poŝtan adreson ne bezonas la redakcio publikigi, se ne temas pri adreso de institucio kaj la kunaŭtoro ne deziras tion. Se la aŭtoro konsentas pri publikigo de lia foto kaj naskiĝjaro (eventuale de unu el la du indikoj), la konsenton li montras per tio, ke li sendas ĝin al la redakcio. En kazo de aŭtora kolektivo la korespondanta aŭtoro povas reprezenti la tutan kolektivon. Eblas indiki ankaŭ aliajn informojn pri la aŭtoro, sed plej konvene per ligo al lia persona retejo (ĉe aŭtora kolektivo al la unua aŭtoro).


La tempo bezonata por la laboro de la redakcio:


1. decido pri plua redakcia prilaboro de la kontribuaĵo

16 labortagoj (inkluzive de la tago de enmanigo)

2. decido pri akcepto de anticipe akceptita kontribuaĵo

40 tagoj - uzitaj nur ĉefaj lingvoj (rus., fr., pol. nur en resumoj) kaj sen ekstera recenzo

70 tagoj - ekstera recenzo kaj/aŭ uzo de pluaj lingvoj

3. publikigo de adaptita akceptita kontribuo aŭ ĝia forsendo por definitivaj adaptoj (maks. unufoje)

11 labortagoj (inkluzive de la tago de enmanigo)

event. malkovro de gravaj formalaj mankoj (ekz. ne indikita antaŭa laboro kun tre simila enhavo) aŭ de verŝajnaj aferaj eraroj, estiĝintaj pro preteratento

ĉiuj tempolimoj prokrastiĝas je tempo bezonata por tuj informi la aŭtoron kaj ricevi lian respondon


De la forsendo de anticipa decido pri akcepto de la kontribuo al la aŭtoro (kune kun komento de la redakcio, event. de ekstera recenzinto), la aŭtoro devas liveri la korektitan kontribuon ĝis 40 tagoj, se ne estas postulataj pliaj analizoj, depreno de novaj specimenoj ktp.; se la novaj datumoj estas postulataj, la tempolimo adekvate prokrastiĝas. En la korektita kontribuo la aŭtoro indikos motivojn, se li ne plenumis la rekomenditajn ŝanĝojn. Se la artikolo estos denove redonita al la aŭtoro por definitivaj korektoj, li devus la definitivan version sendi ĝis 10 labortagoj.


La artikoloj publikigitaj en Geochemie a mineralogie estas post publikigo libere disvastigeblaj (ekz. post printado), oni povas en aliaj retejoj meti ligojn al ili, sed ne eblas la artikolojn meti en aliajn retejojn, amase ilin disvastigi per amaskomunikiloj, presigi ilin en periodaĵoj aŭ aliamniere ilin eldoni sen konsento de la eldoninto.


Por citi la artikolojn en Geochemie a mineralogie sufiĉas indiki la jaron, aŭtorojn kaj nomon de la artikolo. Se la aŭtoro/leganto bezonas indiki la nombron de paĝoj, eblas uzi la t.n. normopaĝojn. Nia Enhavo indikas la nombron de normopaĝoj (1800 tajpoj en unu paĝo, inkluzive en tabeloj), de tabeloj kaj de bildoj.


Bonvolu sendi viajn kontribuojn per emajlo al ceskageologie@volny.cz, per poŝto al: Česká geologie, Pštrossova 16, CZ-11000 Praha 1, Ĉeĥio.


1kiel "aŭtoro" povas esti indikita ankaŭ aŭtorino, aŭtora kolektivo aŭ membro /membrino de la aŭtora kolektivo. Simile estas uzataj terminoj "recenzanto", "oponanto" ktp.